Dokito

Lia nomo estis Manuel Borges dos Santos, poeto kaj esperantisto el Bahia, de la urbo Muritiba, forpasinta en 2015.

Dokito agadis kiel advokato kaj instruisto de la lingvoj portugala, angla kaj esperanta. Krom la verkado, li ludis sep muzikinstrumentojn.

En 1981, li ricevis la Premion "Nova Talento", de UEA. En la Internacia Lingvo, li lanĉis la libron de poemoj Pluraj Vibroj.

Liaj poemoj estis ellaboritaj tre originale, samtempe en la portugala kaj en Esperanto. Renato Corsetti, ravita de tiu arto, deklaris en mesaĝo al Dokito, ke "ekzistas nova fenomeno en Esperantujo (...), tio estas la DOKITA Poezio".

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!