Djalma Pessata

Djalma da Cunha Pessata (Rio-de-Ĵanejro, 27ª de marto 1960) estas profesoro pri portugala lingvo, kaj esperantisto ekde 2004.

Li instruis Esperanton ĉe Bibliotekoj Machado de Assis kaj Municipa de Sulacap, ambaŭ en Rio-de-Ĵanejro. Kaj li prezentis la radioprogramon Parolu, Mondo ĉe Radiostacio Boa Nova, en San-Paŭlo.

Li ankaŭ produktis la videon Zamenhof, um cidadão do mundo, kiu rakontas portugallingve la historion de Zamenhof kaj de Esperanto.

Kiel tradukisto li sin dediĉas ĉefe al la muzika verkaro de Alexandre Sankor.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!