Carlos Lima Melo

Carlos Lima Melo (Crateús, 9ª de oktobro 1947 - Gojanjo, 3ª de septembro 2012), estis brazila kuracisto, aktiva homeopatiisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Brazila Esperantista Junulara Organizo en 1965, de kiu li fariĝis ĝia unua ĝenerala sekretario, unu el la kreintoj de la infanejo Bona Espero, kaj dumviva membro de la Universala Esperanto-Asocio, de kiu li ankaŭ estis fakdelegito pri medicino kaj homeopatio. Li estis ano de la Redakta Komitato de Medicina Heroldo.

En la komenco de 70aj jaroj li kreis la "naturan metodon" kaj gvidis kursojn en Natal, Caruaru, Maceió, Valença kaj Rio Largo. En 1975 li gajnis internacian medicinan premion per monografio originale verkita en Esperanto. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!