Aldrin Gandra

Aldrin Gandra estas brazila komponisto, kantisto kaj instrumentisto.

Li jam laboris kune kun Bruno Gouveia (kantisto de la bando Biquini Cavadão) kaj partoprenis de la Orkestro de Gitaroj de Palaco de l' Artoj, en Belorizonto. Lia unua albumo Quadrado azul (t.e. Blua kvadrato) estis tre laŭdata.

En Esperantio, li estis ano de la fama bando Merlin kaj verkis plurajn originalajn kantojn en la internacia lingvo.

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.


Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!