Flika volvotuko

(Originala titolo: Colcha de retalhos)
Verkis: Raul Torres
Traduko: Roger Gotardi

Iama flika volvotuko de vi farita
El peco kaj pec’ kunlige kudrata estis
Ĝi taŭgis por nia ŝirmo dum malriĉo nia
En tiu flika volvotuko ni varme nestis

Nuntempe dum vivo riĉa de vi ĝuata
Vin ŝirmos fajna ŝika tuko el saten’
Sed kiam malvarmon sentos la korp’ malsana
Memoru pri l’ volvotuk’ kaj pri ammien’

Mi certas ke vi ne memoras pri epok’ severa
Ke kune kun mi vi strebis por la flikmetio
Kaj nun en la ĝoja vivo abundas ĉio
Mi certas ke vi nun forgesis pri la tuk’ mizera


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Flika litotuko

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!