Ŝanĝo de l' sezonoj

Verkis: Mikel Klav

En certa tago de printempo
Mondo estis en dolor'
La vento pasas kun la ploro
Kaj la seko de la kor'
Momentoj de memoroj miaj
Ŝirmita estas mi en hejm'
Atendas ni la signalon
De l' kuraco kaj esper'

Dum la sezonoj tiel pasas
Adiaŭ estas en la fam'
Forte bravas la sufero
De tiuj kiuj iras for
Mi gardos ilin kiel florojn
Interne de mia kor'
Ia renkonto proksimiĝos
Se alvenos mia hor'


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!