Parolante pri am'

(Originala titolo: Falando de amor)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Se mi povus, dum nur horo,
Tiun amon kun valoro
Donus mi al via koro
Tiun amon ja dum ĉiu horo

Proksimiĝu sen timeto
Restu apud mia kor'
Venu aŭdi ĉi sekreton
Kaŝiĝintan en kanzono-ŝor'

Se vi scius, kiel ŝatas
Mi ĉi vian odoron de flor'
Vi ne neus vian kison
Al mi, kiu perdiĝas en plor'

Ploras fluto kaj gitaro
Ploras mi, la trobador'
Ploras milde, sen bruaro,
Parolante pri am' en ĉi ŝor'

Kiam pasas vi, tre bela,
Sur ĉi strato banita je sun'
Mia koro tre anhela
Forgesigas min eĉ pri fortun'

Venu haste, sen timeto
Estas via mia kor'
Tial gardis mi sekreton
Kaŝiĝintan en kanzono-ŝor'
En la fundo de ĉi mia kor'


Rim: Ŝoro = brazila muzikstilo (laŭ vortaroj BrazilMuzika Terminaro kaj Vortaro de Túlio Flores).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!