Kulpul' konfesa

(Originala titolo: Réu confesso)
Verkis: Tim Maia
Traduko: Giuseppe Castelli

Endas diri, ke
de problemo ĉia
estis kulpo mia,
sed aŭskultu min.
Mi vin sekvis por
surgenue ĵeti
min kaj pardonpeti
pro rilato-fin'.

Mi agnoskas do
min kulpul' konfesa,
misfarul' senĉesa,
preĝa por reven'.
Longe for de vi
iĝis viv' nenio,
aĉa komedio
de enu' kaj pen'.

Longe for de vi
iĝis viv' nenio,
aĉa komedio
de enu' kaj pen'.
Male, mi kun vi
pretas fronti ĉion,
ian ajn defion,
preĝa por reven'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!