Sambo de Arnesto

(Originala titolo: Samba do Arnesto)
Verkis: Adoniran Barbosa k Alocin
Traduko: Flávio Fonseca

Arnesto invitis nin
Al festo, li loĝas en Bras'
Ni iris, sed ni renkontis neniun
Ni revenis tre profunde furiozaj
Denove, ni ne iros plu
(Kaj ne plu rendevu')

En sekva tago ni vidis Arneston
Li tuj pardonpetis sed ni ne akceptis
Tion tute ne, Arnesto, sen pardonpeto
Vi devus ĝentile informi al ni per bileto. 

Parole:

Bileto tia, jen:
Karaj, mi ne povis atendi,
Sed tio ne gravas.
Subskribo per kruco, ĉar mi ne scipovas skribi.
Arnesto


Rim: Bras' = kvartalo en la centra regiono de la urbo San-Paŭlo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!