La samblernejestro de l' mar'

(Originala titolo: O mestre-sala dos mares)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca

Tre antaŭlonge sur akvoj de Gvanabaro
Drako de la Mar' reaperis ĉi
En figur' de iu brava sorĉemulo
Ne forgesita de l' histori'.
Pli konata kiel Nigra naviganto,
Estis li digna kiel samblernejestro.
Kaj mansignante el mar', el la ĝojplenaj boatoj,
Salutis lin el haveno pluraj junulinoj francaj,
Junaj polinoj kaj arego da gemulatoj.

Ruĝaj kaskadoj
Elŝprucis el dors' de servantoj
Inter kantoj kaj vergbatoj,
Inundante l' koron de l' homoj tenitaj en kel',
Kiuj samkiel la sorĉemul' kriis en ribel':

Gloroj al piratoj,
Al mulatoj, al sirenoj!
Gloro al faruno,
Al kaŝaso, al balenoj!
Gloro al ĉiu lukta mov' sen gloro,
Kiun dum ĉiuj ontaj horoj
Oni ne forgesos, aj!
Vivu la Nigra naviganto!
Ĉar ties monumenton
Simbolas la planko de l' kaj'


Rim:
- Gvanabaro - nomo de golfo en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro;
- Drako de la Mar' - alnomo de Francisco José do Nascimento (1839 - 1914), kiu aktive agadis ĉe la abolicia movado en la ŝtato Searao (aŭ Cearao), la pionira ŝtato en Abolicio de la Sklaveco.
- La "Nigra naviganto" - ankaŭ konata kiel "Nigra admiralo", alnomoj de la maristo João Cândido Felisberto, kiu estris la tiel nomatan Ribelon de l' Punvergo, en 1910.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!