Hipokampo

(Originala titolo: Cavalo marinho)
Verkis: Fernando Filizola k Luciano Pimentel
Traduko: Flávio Fonseca

Venu bela bovo
Venu al dancado
Estas noktomezo
Jam mateninvado

He, la besto jen!
Lasu ĝin!
He, petola best'!
Lasu ĝin!

Venu hipokampo
Venu al antaŭo
Faru riverencon
Antaŭ adiaŭo

Venu hipokampo
Dancu sur la placo
Jen la dommastrino
Kun sia donaco

Dancu hipokampo
Sur la trotuaro
Jen la dommastrino
Kun la bakaĵaro

Ĉesu hipokampo
Ĉar jam temp' está
Dancu lastafoje
Kaj foriru ja


Rim: En la Norda Arbara Regiono de la brazilaj ŝtatoj Pernambuko kaj Paraibo oni kreis la ludon hipokampo (devenintan el alia folkloraĵo, la bumba-boi-o), kio estas miksaĵo de teatro, muziko kaj danco.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
(Muzikaranĝo el la albumo
"Para sempre", de Quinteto Violado)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!