Falsa baianino

(Originala titolo: Falsa baiana)
Verkis: Geraldo Pereira
Traduko: Flávio Fonseca

Se baianino ne sambas kaj restas senmova,
Ne kantas, ne dancas, ne umas plenpova
Ŝi tiel ne frenezigas la popolon
La baianino, se vera, ne kreas tiajn paradoksojn
Ŝi svingas, resvingas, ĝis nodi la koksojn
Kaj faras pli forta en homoj la volon

La baianino, se falsa, en sambo
Ne vekas la mondon.
Neniu aplaŭdas
Aŭ formas la rondon
Nek ekkrias "Hura!
Vivu Baio, Sinjor'!"

Tamen oni ŝatas se baianino skuiĝas kun ardo
La korpon balancas, petolas rigardo
Kaj diras: mi estas de San-Salvador'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!