Animo Krista

(Originala titolo: Anima Christi)
Verkis: Sankta Ignaco de Lojola k Monsinjoro Marco Frisina
Traduko: Roger Gotardi

Animo Krista sanktigadu min
Korpo Krista savu min
Sango Krista ebriigu min
Akvo el flanko Krista lavu min

Sufer' Krista konsolu min
Ho bona Jesu’ elaŭdu min
En la vundegojn viajn enkaŝu enkaŝu min

Ne permesu ke mi de Vi disiĝu
De l’ malbonaj trupoj defendu min
En mortohoro mia voku min voku min

Kaj lasu min alveni al Vi
Kun la sanktularo laŭdi Vin
Tra la senfinaj jarcentoj poreterne. Amen.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!