Mi bezonas monon

Verkis: Sylla Chaves

Aŭskultu min, doktora moŝto!
Eĉ por farun' jam estas nun tro granda kosto!
Kaj tiun ĉi situacion vi ne ŝanĝas:
Se mi tagmanĝas, en vespero mi ne manĝas!

Doktora moŝto, mi bezonas monon,
ĉar devas solvi la semajnan manĝbezonon!
Kiel mi manĝos? Scivolas mi pri tio!
Donu la solvon via Ministerio...
Mi min plu ne regas...
Mi ja laboregas
por malmulta gajno...

En Kristnasko por mi ne estis festo,
ĉar mian domon faligis la tempesto!
Sed nun por mi ne gravas tiu fal'!
Mi dancos en la bal',
ĉar estas karnaval'!


Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989.
- Registrita en la albumoj Karnavalo en Rio kaj Karnavale, de Sylla Chaves. En ili kantas Joel de Castro.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!