Sen homa mezuro

Verkis: Flávio Fonseca k Jiří Kořínek

Ho kiel grandas universo
kaj kiel eta estas mi
kaj sensignifa mia verso
kaj mia trist' kaj nostalgi'.

Ke tamen ega ŝajnas homo
al viruseto sur polver',
al centmilono de atomo,
kia miraklo kaj mister'?

Se mikrokosmo kosmon formas,
ne bagatelas homa sort',
en sekvoj eta kaŭz' enormas,
gravegas iam simpla vort'.

Samgravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.

Ĉar samvaloras la sekundo
kaj mil lumjaroj en etern',
kaj fine nur en korprofundo
kuŝas de granda solvo kern'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

7 comentários:

  1. Belegaj kaj poemo k muziko, krom tuŝebla interpretado. Gratulon, Flafon

    ResponderExcluir
  2. Belege!
    Ĉi tiun poemo memorigas min pri la grandeco kaj la malgrandeco de la "Pala Blua Punkto" de Carl Sagan.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara Vicente, koran dankon por via aludo. Mi ne sciis, pri kio vi parolas, sed nun jam jes...
      https://youtube.com/watch?v=794V64PACIw kaj
      https://eo.wikipedia.org/wiki/Pala_Blua_Punkto

      Excluir
  3. Dankon, Flávio, ke vi atentigis min pri tiu ĉi poemo. Vi aldonis al ĝi teneran melodion kaj vian voĉon. Kaj mi trovis enrete tiun ĉi interesan libron: https://www.esperanto.cz/soubory/novobilsky-vlastimil_skizo-pri-la-esperanta-literaturo.pdf. Dankon, kara, ke vi instruas min pri la literaturo de niaj ĉeĥaj fratoj :-)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ho, elkoran dankon pro viaj vortoj kaj pro tiu valorega libro!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!