Mia idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto estas...)

Verkis: Mikel Klav

Kiam infane, ni spektis lin en TV
En nigra, blanka, muta kaj ĉiam en ĝoj’
Ridoj ĝis hodiaŭ li kaŭzas al ni
Plejbona feliĉist’ eterne estas li (estas li...)

Refreno:

Mi volus esti en la filmoj
Ĉe li mia idolo, Ĉarli Ĉaplin
Mi volus esti en la filmoj
Ĉe li mia idolo, Ĉarli Ĉaplin (Ĉarli Ĉaplin...)

Karleto estas

En cirko tre amuza ridegis ni, pli kaj pli
Kiel knabo en scenej’ volus esti mi
Promenanta tra la luma urb’ revas mi
Karleto en muta filmo estas pli ol mil vortoj

Ripetas refrenon

La granda diktator’, Esperanto aperis
Li montris gravecon de komuna lingv’
Feliĉa estis mi pro tiu scen’
Reĝo de l’ humoro, amis la pacon

Ripetas refrenon



Kantas kaj klavarludas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Ankaŭ mi tre ŝatis/as la filmojn kun Ĉarli Ĉaplin. Kaj jes, ofte oni povas trovi mencion pri Esperanto tute ne atendante, en artikoloj, romanoj, ne parolante pri (intencaj aŭ ne) nomoj de entreprenoj aŭ produktoj kun E-signifo. Mikel, dankon por rememorigo, kaj ĉefe por la ĉarma kanteto!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!