En viaj brakoj

(Originala titolo: Promessas -aŭ- Só em teus braços)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Cícero Soares

Mi promesis, jes,
faris planojn, pensadis tro multe,
sed nun la kor' kun ĉi-konfes',
ke nur en la brakoj de vi,
mi estus en feliĉ'
 
Mi havas iomon da am' donota,
kiel ĉes'?
Ne progresis forges',
nek la promes'
viŝi de mia viv' tiun sonĝon
kaj jen la kor' kun ĉi-konfes',
ke nur en la brakoj de vi,
mi estus en feliĉ',
ke nur en la brakoj de vi,
mi vivus en feliĉ'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Promesoj

2 comentários:

  1. Mi legis ambaŭ tradukojn - ambaŭ estas plaĉaj, malfacilas elekti... Kaj jes, gravas havi la brakumon, en kiu oni feliĉas!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!