Sklavo de l' feliĉo

(Originala titolo: Escravo da alegria)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Flávio Fonseca

Mi iradis blinde tra malhel'
Do subite venis ĉi okaz',
Dormo kaj soleco for pro ŝtel'
Kaj sin montris tiam timobaz'
Sen permeso kaj zorgema cel'
Frenezigo en freneza faz'

Mi ekdormas vole al vekiĝ'
Por denove vivi kun leĝer'
Kun en mi loĝanta luma niĉ'
Kun la fajro kiu ardas per
Kuraĝiga timo de l' vertiĝ'
Certe en la fino kun sufer'

Kiel sklavo de l' feliĉo
Nun mi iras tra la viv'
Ekster ĉia normal'
Se la am' estas fetiĉo
Mi min sentas kun motiv'
En plena karnaval'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!