Terezo de l' plaĝo

(Originala titolo: Tereza da praia)
Verkis: Tom Jobim k Billy Blanco
Traduko: Flávio Fonseca

— Lúcio, min konkeris karin' en Leblon'
Kun korpo tre bela, la haŭto bruneta,
Kaj ege aminda, la am' estas bon'!

— Ho Dick! Ŝia naz' estas suprenturnita,
Oblikvaj okuloj je verd' ornamitaj,
Kaŝtanbrunaj haroj?
— kaj vangoj markitaj?

Estas mia Terezo de l' plaĝo!
— Sed se via, do ankaŭ de mi
— Ŝi pasigis kun mi la someron
— Sed la vintron, divenu nun vi

(Ambaŭ)
Do ni lasu en la plaĝo Terezon sen par'
Kisata de l' sun', tuŝata de l' mar'
Terezo ja estas nur de l' plaĝo, do
— Ŝi ne estas via
— Nek via, ho ho!

(Ambaŭ)
Terezo ja estas nur de l' plaĝo, do


Rim:
- Lúcio kaj Dick: omaĝo al la kantistoj Lúcio Alves kaj Dick Farney, la unuaj kiuj registris tiun ĉi kanton. Ĉiuj kiuj ĝin kantas povas enmeti siajn proprajn nomojn, sed kelkaj aliaj postaj registroj (ekzemple de João Nogueira kaj Sérgio Ricardo) konservis la nomojn de Lúcio kaj Dick.
- "Karino" estas mallongigo de "karulino", laŭ ofta uzo de Sylla Chaves.
- "Leblono" - plaĝo kaj kvartalo en la urbo Rio-de-Ĵanejro.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!