Do-re-mi

(Originala titolo: Do-re-mi)
Verkis: Richard Rodgers k Oscar Hammerstein II
Versio: Flávio Fonseca

Do re mi fa sol la si do

Do, konkludo pri iu tem'
Re, ripeto de labor'
Mi, pronomo pri mi mem
Fa, facila por memor'

Sol, neniu apud vi
La, plej simpla artikol'
Si, refleksa priparol'
Kaj denove tie ĉi

Do si la sol fa mi re do


Rim: Kanto verkita por la usona kinfilmo The Sound of Music, direktita de Robert Wise (kun la geaktoroj Julie Andrews kaj Christopher Plummer), kiu ricevis kvin premiojn Oscar: plej bona filmo, direktoro, muntado, sono kaj muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!