Somero

(Originala titolo: Estate)
Verkis: Bruno Brighetti k Bruno Martino
Traduko: Cícero Soares

Somero
Vi varmas kiel kisoj jam perditaj
Vi estas plena de amo pasinta
Kaj mia koro penas al forges'

Somero
La suno kiu ĉiam nin varmigis
Kaj lindajn sunsubirojn ĝi desegnis
Hodiaŭ sole brulas kun furor'

Alia vintro venos
Kaj falos dek mil petaloj de rozo
La neĝo ĉion kovros per ripozo
Kaj eble venos paco al la kor'

Somero
Doninto de parfum' al florornamo
Somero la kreint' de nia amo
Nur por ke mortu mi de kordolor'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!