Maskobalo

(Originala titolo: Noite dos mascarados)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

- Kiu vi estas?
- Divenu, se vi ŝatas min!

Nokte en maskobalo
La du serĉas sin en la alo
Kaj demandas sin:

- Kiu vi estas? Tuj diru...
- Ĉar mi volas vian malarmon
- Ĉar mi mortos pro via ĉarmo
- Ĉar mi ardos ĉe via varmo

- Mi estas debuta
Poeto sen fam'
- Mi, dum tempo tuta
Nur mokas pri am'
- Mi kantas kanonon
- Por mi, nur gitar'
- Ĉe mi, multa mono
- Ĉe mi, nek denar'

Mi portis la flagojn
Hodiaŭ ne plu
- Mi sambas mil tagojn
En la avenu'
- Mi estas knabino
- Mi, maljunigot'
- Jen mi Kolombino
- Jen mi Pierot'

Sed, ha! karnaval'!
Kiuj ni estas ne gravas plu
Morgaŭ ĉio reiĝos normal'
Venos fino de l' fest'
Malgraŭ ĉia elflu'
Venos taga majest'
Al ni, ĉar
Mi hodiaŭ nur vivas por ni
Kion vi volos, petu de mi
Iu ajn estas vi
Ion ajn volas Di'
Iu ajn estas vi
Ion ajn volas Di'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!