Ja ŝi kariokas

(Originala titolo: Ela é carioca)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ja ŝi kariokas
Ja ŝi kariokas
Vidu: ŝi marŝas kun elstar'
Neniu emas tiel al karesfar'
Mi vidas lunnokton de Rio
En ŝia kolora rigard'
Jen la sama lum'
Sama la ĉiel'
Kaj la sama mar'

Ja mi amas ŝin
Ni nur vidas nin
Mi vivis sendube por trovi la
Pacrevon mian en la luma rigard'
Mi amas ŝin tiel freneze
Ŝi estas tre linda kaj pli
Kaj krom tio ĉi
Ja ŝi kariokas
Ja ŝi kariokas


Rim: Karioka = homo naskiĝinta en la urbo Rio-de-Ĵanejro.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!