Ĉiutage

(Originala titolo: Cotidiano)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉiutage ŝi agas laŭ sama plan'
Vekas min je la sesa en maten'
Akurate ridetas kun elan'
Kaj min kisas per lipoj de jasmen'

Ĉiutage ŝi diras "vi zorgu vin",
Ke atendos por manĝo en vesper'
Kaj cetere samkiel ĉiu in'
Kaj min kisas per lipoj de buter'

Ĉiutage mi pensas nur pri ripoz'
Tagomeze nur pensas diri "ne"
Tamen post la ekpuŝ' de serioz'
Mi silentas per lipoj de file'

Posttagmeze, je l' sesa, laŭ la kutim'
Ŝi stariĝas ĉe pord' kun emoci'
Kaj susure invitas al intim'
Kaj min kisas per lipoj de pasi'

Ĉiunokte ŝi plendas pro vana vok'
Noktomeze per am' estas la ĵur'
Do ŝi premas min preskaŭ ĝis sufok'
Kaj min mordas per lipoj de terur'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Brilaj elekto kaj esperantigo (P Nascentes)

    ResponderExcluir
  2. Mi jam vidis, ke la esperantigo estas neriproĉinda! Sed, bedaŭrinde, aŭdi... mi ne sukcesis! Mi tute ne trovis la koncernan butonon! 💚😓

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ha, oni ankoraŭ ne faris videon nek aŭdion de ĝi. Sed ĝi estas planata...

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!