Malgranda taga serenado

(Originala titolo: Pequeña serenata diurna)
Verkis: Silvio Rodriguez
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vivas en liberlando,
Ja nur liberas tiu ĉi lando,
En tiu tero, kiun prikantas,
Mi do feliĉas, ĉar mi gigantas.
Amas mi klarulinon
Kiu min amas
Sen peti ion,
Preskaŭ nenion,
Kio ne samas,
Sed kvazaŭ jes.

Se ne sufiĉas tio,
Min akompanas
La melodioj
Kiujn muelas mi
Kaj refaras
Loĝante tempon,
Mi, vekiĝinta.

Mi feliĉas,
Mi estas feliĉa
Kaj volas, ke min pardonu
Pro tiu tago
Mortintoj de ĉi mia feliĉ'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Tre bela. A Bossa Nova muito se presta à divulgação de idiomas !

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon! Não só a bossa, mas a música em geral - este é um dos objetivos do Brazila Kolekto.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!