Lasu

(Originala titolo: Deixa)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Lasu
Ies ajn parolon ĵetu for
Lasu
Ke parolu ankaŭ via kor'
Ĉar koro pravas kiam vi ne ĝin kirasas,
Oni simple lasas, lasas, lasas

Lasu
Ĉar neniu vivas ja sen ĉes'
Lasu
Vi anstataŭ "eble" diru "jes"
Lasu
La pasio ja ekzistas
Lasu
Ne min lasu tiel trista


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!