Kie fine do vi estis?

(Originala titolo: Onde é que você estava?)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Mi hodiaŭ havas liron
En la pac'
Ne estas miro ke nun vi
Venas serĉante min

Miaj perdoj estas etaj
Bonas viv'
Kaj vi impeta venas tuj
Montrante sin

Sed kiam
La mondo nur tempestis
Mia am'
Diru al mi
Kie fine do vi estis?
Kie fine do vi estis?

Tra vesperoj vane vin
Serĉis mi
Pro pasia halucin'
Kriis mi
Tra la stratoj tordaj
Kiujn mi trapasis
Sonis batoj pordaj
Tagoj sin frakasis

Mi tra l' noktoj vagis sen
La lunbril'
Ĝis malfruo en maten'
Maltrankvil'
El miaj memoroj
Restis plu nenio
El la vojesploroj
En interlinioj



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!