Januara

(Originala titolo: Januária)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉiuj homoj ŝin omaĝas:
Ĉe l' fenestro, Januara.
Eĉ la mar' ĉiam surplaĝas
Nur por iĝi pli najbara.

Do la homoj ekkuraĝas
Per batuko sengitara;
Ŝi malice sin masaĝas
Kaj ne aŭdas, senkompara.

Frumatene ĉiuj vidas:
Ĉe l' fenestro, Januara.
Eĉ la sun', kiam tepidas,
Sur ŝi sidas, iĝas klara.

Ŝi ŝajnige ne memfidas
Pri gracio sia rara,
Kaj la homoj fine ridas,
Kiel tajdo iĝas mara.


Rim: Januara = nomo de virino.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!