Tropika faduo

(Originala titolo: Fado tropical)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Muz' de mia faduo
Patrina ĝentilter'
Foriras mi, sen ĝuo
Pro l' puĉa afer'
Ne estu malavara
Al kiu amis vin
Kaj en voj' enarbara
Perdis sin kaj trovis sin

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Kaneje, rosmaren'
Vepreje, harfilik'
Likvoroj sen deten'
Kaj vino el tropik'
Kaj linda mulatino
Kun la Transtaĵa punto
Al kiu pro obstino
Mi kisas la frunton

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Gitar', akordiono,
Jasmen', kokoso, fontoj
Sardinoj, manioko
Sur la azuleĥaĵo
Rivero Amazono
Kuranta trans la montoj
En maskareta loko
Sin ĵetas al Taĵo

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj iĝos kolonia imperio en real'!


Rim:
- Portugal - La tradukinto preferis lasi la portugallingvan landnomon, por konservi kaj la rimon kaj la poezian forton de la vorto.
- Taĵo - Unu el la plej gravaj riveroj de Portugalio. Kvankam PIV donas la formon "Taĥo", oni trovas "Taĵo" en Vortaro de Túlio Flores kaj en Parnasa Gvidlibro.
- Transtaĵo - Portugala regiono (originale Alentejo) situanta centro-sude de la lando.
- En la unua registro de tiu ĉi kanto, Buarque enmetis, inter la strofojn, deklamitajn tekstojn (el kiuj unu estas perfekta soneto). Kelkaj artistoj kiuj poste registris la kanton konservis la tekstojn (ekz. Fafá de Belém, Zélia Duncan) kaj aliaj ne (ekz. Clara Nunes, Joyce). La tradukinto preferis lasi nur la kantatan parton, sed plezure ricevos el aliaj esperantistoj tradukon de la poemoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Ege bela, Flafon. Mi ghin kantos gitare por ghui la sonon. Espereble iam mi kuraghos traduki la soneton! ;-)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Faru tion, traduku la soneton! Kaj faru videon kantante! ;-)

      Excluir
  2. Sur la azuleĥaĵo = Sur l' azuleĥaĵo chu ne?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ambaŭ eblas. Chico kantas la silabojn "su-a" (de la vorto "suave") kvazaŭ ununuran silabon. Clara Nunes kantas ĉiun el la du silaboj, ŝajnas al mi. Vi elektu.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!