Pasio en katen’

Verkis: Roger Borges k Jimez Milanez k Ale Mancini k Fábio Cancelli

Ŝi tiam ŝajnis kara al li
tamen jam ne eblis plu
kaj finiĝis la sento
foriris la tempo
junul’ en kaĝ’
Li ĉiam restis veka al ŝi
tamen ŝi ne volis plu
kaj forvelkis la emo
pasi’ en kateno
kia domaĝ’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
sufere pro ĉi sent’
ĉu indis tia pen’
por pasio en katen’

Mia, ŝia, nia novel’
televid’, fantazi’
ĉu reala? emocia?
alrigardo, ampetardo
malsingardo, ardo
altaro, amaro, adoro, angoro.


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Aĉetu ĝin ĉi tie)



Bando Supernova



Bando Supernova, vive en IJK en Liberec - Ĉeĥio, 2009.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!