Nia vico

Verkis: Daniel Haddad

Volas mi paroli tie ĉi, kun la vero en la kor'!

De multe jam da tempo, sentigas homo senton
por kune kuna volofaro...
Kaj tre feliĉa li kantante, faras kun la kor'!

Plia ul' venas kun la plezuro de la sun'
se vi volas, venu plena por la ĝoj' de nia mond'!
Sen haltad', sekva paŝ', unu poste la malnova.
Se vojo estis kreita, pliajn vojojn oni povas.

Al tiuj, kiuj semis vojon, al ni ebligis daŭre ja
sekvi ridante kun la ĝojo kaj plian fojon ni sentas!
Vere al ili nun ni kantas kun la arteco pri la viv',
Kaj jen ni daŭros laborantaj ĉe la afer-efektiviĝ'

Do nun estas nia vico por fari ion movan.
Esperanton Esperante vidu vi. Ĝi tute povas!
Ni per kerno naskas emon por fruktigo de la semo
kaj la veno sen reveno al ĉi tia ĝusta strat'!



Kantas: Daniel Haddad


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!