Eltrovinto de ĉiuj maroj

(Originala titolo: O descobridor dos sete mares)
Verkis: Gilson Mendonça k Michel
Traduko: James Rezende Piton

Blua lumo nun min gvidas
Laŭ la firmeco kaj ekbriloj de lumtur'
Tie rifoj ne perfidas,
Atentigas pri la riskoj de l' alven'

Angra-dos-Rejso, Gvaruĵao,
Atalajo, plaĝo Ipanem',
Porto-Seguro, San-Vincento,
Malfermaj brakoj de bonvenigem'

Nu ja, jen mi,
Mi volas esti efektive
Pozitiva tiel ĉi
La eltrovint' de ĉiuj maroj,
Mi navigademas

Se la luno min lumigas
Laŭ la klareco kaj brilado de kristal'
La vivkolorojn mi kombinas
Per kolorigo de la ĝojo sen vual'

Bona-Vojaĝo, Ubatubo
Grumari', Lemo, Iracem'
La Ruĝa Plaĝo, Belinsulo,
Malfermaj brakoj de bonvenigem'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!