Anita

(Originala titolo: A Rita)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Querino Neto

Anita kunportis kun rido
Mian ridon belan
Mia punkto
Same iĝis forpela
Kaj ĉiun objekton
Lasis ŝi kun difekto
Aj, malgaj'!
Forprenis portretojn
Aĉetojn
Aĵetojn
Kun akcel'
Statueton de Pap' Francisko
Kaj k-diskon de Noel'

Anita dum voj' murdis l' amon nuancan
La bilanco: malĝoj'
Forpreniĝis depon'
De la ŝpar' sen redon'
Ŝi kaŭzis ĝenan ĉikanon
Forpreniĝis sano
Petol' de infano
Dudeko da planoj
Kaj la tuta mon'
Kaj post la tuto
Nur mi kaj fluto
En abandon'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!