Jen nia viv-river'

Verkis: Rafael Milhomem

En la plej bela tag'
sub helo de la sun'
ni miras tiun belaĵon.
Plena de viv' estas ĝi.

La birdoj sur ĝin flugas
kaj focenoj bele naĝas.
Ĝi ofertas la nutraĵon.
Bongustajn fiŝojn ni kaptas.

Jen nia viv-river'
kie ĝermas ĉia viv'.
Ja ĝi estas donacema
por ĉia viv'.

La kapibaroj plonĝas
por sin bani ĉe river'.
Same ni tion faras,
renovigante nian forton.

La akvo flue kuras
kaj jaguaro trinki venas.
La kajmano ja embuskas
iun senatentan beston.



Bando BaRok'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!