Kanto al Trankahuo

(Originala titolo: Ponto de Exu -aŭ- Deu meia-noite)
Tradicia
Traduko: Querino Neto

Venis meznokto
La lun' kaŝiĝis plu
Kaj en krucostrato
Kun rikana ridformato
Tuj subitis Trankahu'

Ha! laroje', ha! laroje', ha! laroje'
Jen moĵuba', jen moĵuba', jen moĵuba'
Jen li, Odara, por eŝuo pli bonfara
Faru preĝon dum nova'


Rim:
¹: Trankahuo: esperantigita formo de "Tranca-Ruas" (Strato-obstrukciisto), unu el la falangoj de eŝuo.
²: larojeo: láròyè → esprimo el la joruba, kun signifo simila al "savu".
³: moĵubao: mo júbà → esprimo el la joruba, kun signifo simila al "mian respekton [mi transdonas]".
⁴: Odara: Ọ̀dàrà → esprimo el la joruba, kun signifo simila al "bela kaj bona".
⁵: Eŝuo: originale nomo de la oriŝao Èsù, diaĵo el la joruba panteono, sed en Brazilo fariĝis ankaŭ la nomo de aro da viraj spiritoj kiuj subdividiĝas en falangoj, kaj ĉeestas la kulton de afrikdevenaj brazilaj religioj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

7 comentários:

  1. Belega traduko! Tamen mi devas rimarkigi ke en la notoj mankas io kio povas solvi tiun iu tre ordinaran miksiĝon inter Eŝuo kaj la eŝuoj: La unua estas oriŝao el Kandombleo, religio ekzistanta en Afriko, Brazilo kaj Kubo; la duaj estas estaĵoj el Umbando (kiu ekzistas nur en Brazilo). Tial ili kunekzistas en malsamaj religiaj universoj.

    ResponderExcluir
  2. Mi malkonsentas. Kandombleo estas brazila religio kun afrikdevena influo – en Afriko estis/as nur la kultoj al la oriŝaoj individue laŭ la regiono, sed ne kiel panteono. Tio aranĝiĝis nur en Brazilo danke al la miksado inter kulturaj afrikaj popoloj. En Kubo ne estas Kandombleo, sed Santerio – alia religio, kun la samaj influoj kaj kompreneble la sama panteono. Estas aliaj brazilaj religioj kiuj ankaŭ ne estas Kandombleo kaj havas tiun panteonon: Terekoo, Babasueo, Ĵareo, Ŝambao, Ŝangoo (tiu vorto rilatas kaj al pernambuka religio kaj al unu el la oriŝaoj mem). Eĉ Umbando havas ankaŭ tiun panteonon, sed ĝi ne estas Kandombleo. La eŝuoj kiel estaĵoj (viraj spiritoj) ne apartenas al Umbando, sed ankaŭ al pluraj aliaj religioj (kiel Kimbando kaj iom ofte Katimboo). Kaj en pluraj domoj kiuj sintaksas kandombleaj ankaŭ estas eŝuoj, sed kompreneble la ceremonioj ne okazas samtempe – do oni apartigas la momentojn por eŝuoj kaj por Eŝuo, ofte en malsamaj tagoj. Mi mem estis parto de unu tia, kaj mi garantias, ke tio ne estas escepto. Pri afrikdevenaj brazilaj religioj oni devas priatenti la fakton, ke ne ĉiam oni sukcesos bone resumi, ĉar ili varias eĉ mem ene de la sama religio – la diverseco okazas danke al geografia, kultura, tradicia kaj eĉ persona (rilate al la estro de la religia domo) diferencoj.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara, mi ĵus pensis pri maniero pli facile (por nespertuloj) klarigi la malsimilecon inter tiuj estaĵoj. Nur tio.

      Excluir
    2. Jes, kara. Mi nur ne kredas, ke tiu klarigo donas veran informon pri la malsimileco inter ili. Mi respektoplene malkonsentis, ne ofendiĝu, mia kara majstro. Kio estus de la blua se ne ekzistus la flava?

      Excluir
  3. Kvankam neniu Petis, mi sugestas kelkajn malgrandajn ŝanĝojn en la rimarkoj kiuj eble solvos la "eŝu-aferon":
    - "falangoj de eŝuoj" en la 1a rimk
    - kaj eble la 2a rimk estu: "Eŝuo: originale nomo de la oriŝao Èsù, diaĵo el la joruba panteono. En Brazilo ĝi ankaŭ fariĝis la nomo de aro da viraj spiritoj (eŝuoj) kiuj subdividiĝas en falangoj, kaj ĉeestas la kulton de afrikdevenaj brazilaj religioj."

    Cetere, interesaj elektoj por la traduko. Mi nur scivolas pri la uzo de "Eŝuo" (la oriŝao) anstataŭ "eŝuo" (la "spirito"), kio ja estas Trankahuo.

    ResponderExcluir
  4. Vi bone aldonis al la rimarkoj kaj mi konsentas, Allan. Pri Eŝuo anstataŭ eŝuo, mi efektive uzas la majusklan literon por ambaŭ. En la dua, kiel propra nomo: Eŝuo Trankahuo. Nur hieraŭ tio bildiĝis pli bone kaj mi rimarkis, ke estus interese uzi "Eŝuo" kaj "eŝuoj". Mi adoptos tion, kaj petas la ĝustigon al Brazila Kolekto.

    ResponderExcluir
  5. Tre bone vidi nian diversoriginan riĉan kulturon klarigita en Esperanto!

    Atentu pri la traduko de láròyè - tre supozeble tiu korespondas al "saluton", ne al "savu" (vortoj, kiuj en la portugala, ne en Esperanto, estas homonimoj).

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!