Festego de la Reĝoj

(Originala titolo: Folia de Rei)
Verkis: Chico Anysio k Arnaud Rodrigues
Traduko: Flávio Fonseca

Mi marŝadis tre
Mi marŝadis ege
Kaj venis al la nova leĝ':
Vera ĝoj' je nomo de l' reĝino
Kaj festego je la nom' de l' reĝ'

Ha, maristis mi
Ha, navigis ja mi
Kaj venis al la nova leĝ':
Se vi teras restu sur la sablo
Sur kolera mar' nur iras reĝ'

Mi flugadis tre
Mi flugadis ege
Kaj venis al la nova leĝ':
Vera ĝoj' je nomo de la steloj
Kaj festego je la nom' de l' reĝ'

Ha, foriros mi
Ha, revenos ja mi
Kun la konfirm' de l' nova leĝ':
Vera ĝoj' je nomo de la Kristo,
Ĉar Li estas de la reĝoj reĝ'


Rim: Festego de la Reĝoj (originale Folia de Reis) estas kultura katolika festo, kutima en Brazilo kaj Portugalio, por celebri la adoron de la Magoj al la Infan-Jesuo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!