Tributo al vi

Verkis: José Calixto

Ricevu mian tributon
Kiun nun mi faras al vi.
Vi estas ĉarma virino
Vi estas peco da suno.

Vi estas fonto da amo
Kie mi satigis min antaŭlonge.

Kun vi mi estis feliĉa
Kun vi mi fariĝis homo
Specialulino vi estas
Lumeco elradias el vi

Neniam mi vin forgesos
De mia kor' vi neniam forestos

Pro tio
Mi enamiĝis al vi
Mi enamiĝis al vi
Mi enamiĝis al vi
Mi enamiĝis al vi

Mi estos ĉiam kun vi


Rim: Registrita en la albumo Esperante: memeldona, 2002.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!