Lulkanto

(Originala titolo: Wiegenlied -aŭ- Acalanto)
Verkis: Johannes Brahms
Versio: René Salles

Bonan nokton karul'
dormu jam ripozhoron
En girlanda lulil'
dormu vi plej bela flor'

Kaj se plaĉos al Di'
dormu ĉe mia kor'
Kaj mi zorgos pri vi
ĝis la ven' de l' aŭror'

Ĉirkaŭ via kusen'
flugas mildaj anĝeloj
kiuj plenaj je ben'
kaj kun flugiloj el or'

venis de la Sinjor'
la ĉiela vizit'
Dormu jam estas hor'
de la sankta vizi'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kaj mi ŝatus regali vin per la lulkanto de Mozart - ankaŭ en Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=kIrxUifHmSY

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!