Reĝino de la nokto

Verkis: Muniz

Estis fajro, estis lumo
La okuloj de la batalanto
Enfokusigis sur Ĵasi'
Pri ŝia grandega beleco

La knabino estas bela
Kaj ŝi estas radianta
Diino de l' mallumo
Ŝia haŭto arĝenta estas

Kaj ŝi estas vere ĉarma
Reĝino de la nokto
Estas fajro kiu konsumas
Korpon kaj animon de Gŭarasi'

Gŭarasi' estas fajro
Kaj Ĵasi' aero estas
Ili flamigos la teron
Neebla rilato estas
Ĉar la fajro suno estas
Kaj Reĝino estas luno


Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016. (aĉetu ĝin ĉi tie)



Ludas: BaRok'-Projekto


2 comentários:

  1. Tiu chi charma teksto rememorigis min pri la filmo "Akcipitra virino" (angle: Ladyhawke), kiam shi dumtage shanghighas al la birdo kaj li nokte al nigra lupo. Tamen amo kaj homa sagho venkos la malbenon...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bona filmo!
      Tiu ĉi kanto rilatas al brazilaj indiĝenaj legendoj.
      Ĉie manifestiĝantaj arketipoj!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!