Tiel ĉi!

(Originala titolo: Foi assim!)
Verkis: Paulo André Barata k Ruy Barata
Traduko: James Rezende Piton

Tiel ĉi!
Kvazaŭ resto de sun' sur mar'
Kvazaŭ briz' kontraŭ la rempar'
Venis fino por ni

Tiel ĉi!
Kiam floris por la lunrond'
Kiam preskaŭ sin donis mond'
Vi foriris de mi

Reen, karul'
Nur murmur'!
Reen, karul'
Sen aŭgur'!
Mankas kanzon'
En l' okuloj
Mankas futur',
Ĝis revid'

Horoj, tagoj, tempo jam forfluis
Restis de la flu' en mi plu l' iluzi'
Vin returne vidi surverande
La voĉ' timida ploretante
Diras "Jen karin', Jen mi"!

Nun de l' iluzi' nenio pluas
Ĉar mi vidis vin kisanta kun virin'
Rimarkeblis en via rigardo
La sama flam' de inta ardo
Klaris ke mi perdis vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!