La mondo plu ekzistu

(Originala titolo: Que no se acabe el mundo)
Verkis: Oscar Gómez k Rosa Girón Avila
Traduko: James Rezende Piton

Jam ne plu la timo, jam ne plu
Jam ne plu silent' en la situ'
De l' parolo, la am' kun sincero

Io jam ekmortis, vidu ĝin
Io jam okazas, aŭdu min
Kaj nia kor' vekiĝu nun

La mondo plu ekzistu
La homar' estigu vivon kun konfido
Benata estu, Tero,
Mi ne volas frue diri "ĝis revido"
Brakumu min tiel ke ĉiuj sekve sole nur insistu
Ke restas plu la am'
Ke restas plu la fid', ke l' mondo plu ekzistu

Jam ne plu mensogoj, estu fin'
Vivo ununuras, flegu ĝin
La espero kaj ĉiela paco


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!