Preĝo al Konsolanto

(Originala titolo: Prece ao Consolador)
Verkis: Cacá Rezende
Traduko: Fábio Santos

Patro, Dio protektanta,
Ĉe Vi mi estas kun humilec'
Por diri al Vi

Patro, mi ja ne gravas,
Sed Via amo permesis min
Denove rekomenci

Pro tio, mi petas en la preĝ'
Ke lumigu mian vojon de kristan'
Neniam mi forgesu kion mi tenas
La doktrinon de la Konsolant'

Patro, mia kreinto,
Pligranda beno, sama trezor'
Ne estas ja

Patro, ho mia Sinjor'!
Kun dankemo mi petas forton
Por la diskonigad'

Hejme, en domo de preĝad'
Surstrate, kie ajn estu iu frat'
Mi kunportos fidoplene ĝis senfin'
La doktrinon de mia kor' kaj anim'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Bruna Brasil (aĉetu ĝin ĉi tie).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!