La plej bona ĉasisto

Verkis: Rafael Milhomem

Anjanga', potenca protektanto de la nobla arbar',
Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.

Mi petas vian permeson
por kapti nian nutraĵon.
Ĝi uzas sian agreson
kiel ilon por akiri kuraĝon.

Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj.
Fortecon de l' ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim'.

Bestan animon dioj alvokas
sed ĝia karno ĉi tie restas.
Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,
do patrintero nutraĵon ja sorbas.

Besto fuĝas turmentata.
Jen ĝi falas kaj stariĝas.
Mi cele kuras, malantaŭ ĝi.
Kurante, ĝi timas pri sia destin'.

Tra arbaro ĝi sin kaŝas,
Ĝi ja estas ruza besto.
Akran lancon do mi ĵetas.
Jen nutraĵo. Ni havos feston!

Mi estas Jaŭara,
Filo de Ĵagŭaresa'.
Mi estas la plej bona ĉasisto
en tuta arbar'.


Rim:
- Anjanga' (Anhangá, el la tupia lingvo) - laŭ la indiĝenoj, ĝi estas spirito kiu protektas la bestojn kaj la arbaron. Por la katolikoj, laŭ la jesuitoj, ĝi signifas demonon.
- Jaŭara (Yawara, el la tupia lingvo) - signifas "jaguaro" aŭ "hundo". Ĝi estas la nomo de nia ĉefa rolulo.
- Ĵagŭaresa' (Jaguaressá, el la tupia lingvo) - signifas "jaguara okulo". Li estas la patro de Jaŭara (Yawara).

- Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016. (aĉetu ĝin ĉi tie)



Bando BaRok-Projekto:
Voĉo: Leo Yanes
Basgitaro: Murilo Ramos
Drumo: Júnior Nieri
Elektra gitaro: Muniz
Elektra gitaro: Rafael Milhomem

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!