Saluton

Verkis: Roger Borges

Saluton al la granda ronda famili'!
Al nia frato kiu ne povas aŭdi min, nun
Mi kore salutas vin

Saluton al la homoj forgesitaj de l' patri'
La televido ĉiam montris vin al ni
Normala, silenta kri'

Saluton al la kulturĝena imperiism'
Kaj bonan tagon al la nov-koloniism'
Korsaroj, korsaroj

Kaj nia mond' ankoraŭ restas en milit'
Samtempe vivas forte nia armila industri'
Sinnutre, sinnutre

Saluton! La falsa paco-batalado
Saluton! Alimaniera dominado
Saluton! Al la infanoj kiuj ploras
Saluton! La monda menso ne memoras
Saluton!

Saluton al samideanoj en la ret'
Finfine renaskiĝas forte nia esper'
Ligata, la tuta ter'

Saluton al deĵor-povul' de nia temp'
Mi vidas nur, ke pro l' agado ektremos la sistem'
Korodu ĝin, memvole

Saluton al la apartigitoj pro la penso-manier'
Kaj bonan nokton, posedantoj de la ver'
Najbaroj, najbaroj

Feliĉe komenciĝis en la mondo jam labor'
Kaj baldaŭ de l' homaro foros la dolor'
Ni venkos, ni venkos


Rim: Registrita en la albumo Muziko Elektronika. Memeldona, 2002.



Kantas: Roger Borges


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!