Majorana

(Originala titolo: Marjolaine)
Verkis: Francis Lemarque k Rudi Révil
Traduko: Sylla Chaves

Per la gitaro, nekonat',
en la malklaro de la strat',
kanzonis, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu:

Majorana, vi belulin'!
Majorana, floroj montras sin!
Majorana, soldatis mi,
sed vin denove serĉas tie ĉi!

Ŝi diris, ke atendos lin;
li diris, ke retrovos ŝin;
infan' li estis je l' forir',
sed nun revenas jam plenaĝa vir':

Majorana, vi belulin'!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!

Soldatis li dum jaroj dek,
kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg',
ŝanĝiĝis ĉio... nur la sun'
en la ĉielo ŝajnas sama nun...

Majorana, vi belulin'!
Majorana, floroj kaŝas sin!
Majorana, respondu, ĉu
perdita amo ne revenos plu!

Kun la gitaro, nekonat',
en la malklaro de la strat',
foriris, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu.

Majorana, vi belulin'!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Gitarludas: Argemiro Spíndola


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!