Kreditoro

Verkis: Vera Jordan

Vi redonu al mi
Horojn tiel perditajn,
La ĝojon rompigitan,
Dezirojn malrevitajn,
Esperojn malliberigitajn

Vi redonu, redonu
Ĉar mi rajtas, mi rezistas
Mi postulas, mi estas kreditoro
Ĉio estis trezoro, kiu ne plu ekzistas.

Kial mi vivos sen mister'
Se forkuris la horoj
Se tute formortis la floroj
Se deziroj fariĝis, fariĝis doloroj,
Se la esperoj kantas horojn por solec'?


Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007. (aĉetu ĝin ĉe Kultura Kooperativo de Esperanto: esperanto.kke@gmail.com)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Vera Jordan)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!