Flugi (venu mia par’)

(Originala titolo: Flutuar)
Verkis: Maurício Keller
Traduko: Fábio Santos

Mi memoros pri
Tiu maten'
Senti vin ĉe mi

Jen, mia anim'
Bela ĝarden'
Ekburĝonu vi

Jes, vi vere neniam neis
Ke mi nur renkontos vin ĉi tie
En mia anim'

Jes! Sed mi nur volas diri
Ke la tempo ne estingiĝis
Mi vin redeziras.

Min faru malpeza
Mi volas flugi al
La blovo de l' vivo.
Venu mia par'


Rim: Registrita en la albumo Danka Vivo, de la kantistino Brunê (Bruna Brasil) (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas kaj gitarludas: Brunê


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!