Dio estas la kor'

(Originala titolo: Deus é amor)
Verkis: Cassi Salles
Traduko: Flávio Fonseca

Jen ĉielo steloplena
kvazaŭ kampo de sunflor'.
Ĝia lumo al mi diras:
Dio estas la kor'.
Sonas maro oldamike
per malmilda multkolor',
murmurante tra la plaĝoj,
ke Dio estas ja la kor'.

Kaj el fundo de l' arbaro
plena je forto kaj glor'
sonas kanto de la vivo:
Dio estas la kor'.
Tuj vekiĝu, ho animo,
el la revo sen odor',
kantu do kun la naturo,
ke Dio estas ja la kor'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kara Flávio! Viaj kantoj sonas por mi, kiel plej bona psikoterapio!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Uaŭ!!!
      Komentoj tiaj havas egan valoron
      kaj tre instigas mian laboron.
      Dankon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!