Princinpluvo

(Originala titolo: Chuva princesa)
Verkis: Jorge Mautner
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉu vi scias, kio estas pluvo, ho am'?
Estas princino el la ĉiel',
Estas tristeca falanta mantel'

Kiam viaj haroj
Estos egalaj al haroj de l' pluvo, mia am'
Mi tiam kriegos pro feliĉeco, karin',
Ĉar mi amas la pluvon kaj ankaŭ vin.
Kaj ankaŭ vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!