Klarisa

(Originala titolo: Clarissa)
Verkis: Paulinho Malaguti
Traduko: James Rezende Piton

Hej, plena klar',
Klarisa!
Jen maten',
Bontagon!
Mi vin petas, vi restu ĉe mi,
Pensu pri mi (Ho jes!)

Hej, nun la danc',
Klarisa,
La rikolt' de l' sonĝo,
La vekiĝ'
Kaj denove la sonĝ'.

Hej, mondo!
Turnu rondon,
Kantante...
Mia malagord'!
Mia malagord'!


Rim: Klarisa estas virina nomo, sufiĉe ofta en Brazilo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!